Direktoraro | ||
---|---|---|
Directoire exécutif | ||
reĝimo direktorio | ||
kolektiva ekzekutivo • erao | ||
Komenco | 26-a de oktobro 1795 vd | |
Fino | 9-a de novembro 1799 vd | |
Antaŭe | Nacia Konvencio vd | |
Poste | Konsularo vd | |
Lando(j) | Unua Respubliko de Francio vd | |
Plenuma Direktoraro | ||
---|---|---|
Directoire exécutif | ||
reĝimo • direktorio | ||
Respubliko | Unua Respubliko de Francio | |
Elekto | Konsilio de la Kvincent Konsilio de la Maljunuloj | |
De | 2-an de novembro 1795 | |
Ĝis | 10-an de novembro 1799 | |
Situo | Francio | |
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La Direktoraro aŭ Direktorio[1] (france Directoire) estis la registaro de Unua Respubliko de Francio inter la 26-an de oktobro 1795 (4-an de brumaire de jaro IV) ĝis la 9-an de novembro 1799 (18-an de brumaire de jaro VIII). Direktoraro prenas sian nomon el la kvin direktoroj aŭ respondeculoj de la plenuma povo, kies sidejo lokiĝis en la Palaco Luksemburgo. Direktoraro kreiĝis de moderaj respublikanoj, post la Termidora Konvencio. Tiu reĝimo, gvidita de burĝo kiun riĉigis spekulo pri la naciaj posedaĵoj kaj la papermono, reenmetis la neuniversalan voĉdonrajton, kiu utilis por elekti la du ĉambrojn leĝofarajn. Ĉi tiun gardadon de socia stabileco kontraŭpezis ĉiujara plinovigo de triono de la leĝofarantoj kaj unu direktoro.
La Direktoraro daŭre batalis kontraŭ eksterlandaj koalicioj, kiuj inkluzivas Brition, Aŭstrion, Reĝlandon de Napolo, Rusion, kaj la Otomanan Imperion. Dum la Direktoraro, Francio aneksis Belgion kaj maldekstran flankon de la Rejno. Ankaŭ Franca armeo sub la komando de Napoleono Bonaparte konkeris grandan parton de Italio. La Direktoraro starigis ses mallonge daŭrajn respublikojn formitajn laŭ Francio, en Italio, Svislando, kaj Nederlando. Oni devigis la konkeritajn urbojn kaj landojn sendi al Francio egajn kvantojn da mono, kiel ankaŭ trezorojn artajn, per kiuj oni plenigis la novan Luvro-muzeon en Parizo. La Franca Armeo sub Napoleno konkeris Egiption kaj aliris ĝis Akko en Sirio. La Direktoraro venkis refortiĝon de la Milito de Vendée. Sed Direktoraro malsukcesis subteni Irlandan Ribelon de 1798 por krei Irlandan Respublikon.
Franca ekonomio daŭre krizis dum la Direktoraro. Ekde la komenco, la fisko estis senmona; la papermono, la assignat, estis falinta ĝis frakcieto de sia valoro, kaj prezoj ekflugis. La Direktoro ĉesis presi assignats kaj redonis ĝian valoron al la mono, sed tio kaŭzis novan krizon; falis prezoj kaj salajroj, kaj ekonomia agado malrapidiĝis ĝis halto.
Inter 1795 ĝid 1796, la Direktoraro koncentrigis por ĉesigi la troaĵojn de la Jakobena Teroro. Masaj ekzekutoj haltiĝis, la rimedoj kontraŭ ekzilitaj pastroj kaj reĝistoj malstriktiĝis. La Jakobena politika klubo estis fermita, kaj la registaro subpremis armitan popolleviĝon planitan de la Jakobenoj kaj socialisma revoluciisto, François-Noël Babeuf, kiu estis konata kiel "Gracchus Babeuf". Tamen, post la malkovro de reĝista konspiro en kiu partoprenis la eminenta generalo Jean-Charles Pichegru, la Jakobenoj ekgvidis la novajn konsilistarojn kaj plirigorigis la rimedojn kontraŭ la Eklezio kaj elmigrintoj. Preninte du pluajn seĝojn en la Direktoraro, ili dividis ĝin malesperige.
En 1799, post kelkaj malvenkoj, francaj venkoj en Nederlando kaj Svislando redonis la Francan militan pozicion, sed Direktoraro perdis subtenon el ĉiuj politikaj frakcioj. Bonaparte revenis el Egiptio en Oktobro, kaj konvinkis lin la Abbé Sieyès kaj aliaj. Napoleono gvidis puĉon kontraŭ direktoraro inter 8-an de novembro kaj 9-an de novembro 1799. La puĉo malstarigis la Direktoraron kaj anstataŭis ĝin per la Franca Konsularo, kiu estis gvidita de Napoleono Bonaparte.