Dirk Bogarde | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Dirk Bogarde | |||||
Naskonomo | Derek Jules Gaspard Ulric Niven van den Bogaerde | ||||
Naskiĝo | 28-an de marto 1921 en West Hampstead, Londono | ||||
Morto | 8-an de majo 1999 (78-jaraĝa) en Chelsea, Londono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Chelsea College of Art and Design (en) St Catherine's School (en) Allan Glen's School (en) University College School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ulric Gontran Jules van den Bogaerde (en) vd | ||||
Patrino | Margaret Niven (en) vd | ||||
Amkunulo | Anthony Forwood (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro scenaristo ĵurnalisto teatra aktoro verkisto tradukisto romanisto aŭtobiografo filmaktoro aŭtoro vd | ||||
Aktiva dum | 1939–1990 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sir Dirk Bogarde (denaske Derek Jules Gaspard Ulric Niven van den Bogaerde; 28a de Marto 1921 – 8a de Majo 1999) estis angla aktoro, verkisto kaj scenaristo.
Li verkis sep volumojn de memoroj, ses novelojn, kaj volumon de kolektita ĵurnalismaj tekstoj, ĉefe el artikoloj en The Daily Telegraph. Bogarde aktive militis dum la Dua Mondmilito kaj en kvin jaroj li atingis la rangon de maĵoro kaj ricevis sep medalojn. Lia poezio estis publikigita en militantologioj, kaj desegno el griza inko, "Tents in Orchard. 1944", estas en la kolekto de la Brita Muzeo.[1]
Li elstariĝis en filmoj kiel The Blue Lamp kaj komence de la 1950-aj jaroj Bogarde stelulis en la sukcesa filmoserio Doctor (1954–1963). Li dufoje ricevis la premion BAFTA al la Plej Bona Aktoro en Ĉefa Rolo, pro The Servant (1963) kaj Darling (1965). Aliaj elstaraj filmoroloj estis Victim (1961), Accident (1967), The Damned (1969), Morto en Venecio (1971), Il portiere di notte (1974), A Bridge Too Far (1977) kaj Despair (1978).