Diskoo

Ekzemplo far Kevin MacLeod

Disko-muziko aŭ foje diskoo estas stilo de alttempa danca popularmuziko. Diskoo evoluis el funko kaj soul-muziko kaj estas ekde la fruaj 1970-aj jaroj populara tra la tuta mondo kaj proksimume 1975 fariĝis memstara muzikĝenro.

Tekstoj, melodio kaj ofte ankaŭ kantado paŝas je diskoo en la fonon; dancebleco, ritmomodeloj, pulso de proksimume 100 ĝis 120 batoj por minuto kaj la miksaĵo staras en la malfono. Florepoko de la diskoo-muziko estis la tempo inter 1976 kaj 1979, ĝi stampis modon, epokan spiriton kaj la vivosenton de ĉi tiuj jaroj. La diskoostiloj ekestintaj ekde 1980 estas rigardebla kiel elektronika dancmuziko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy