Diskurso apud Gettysburg

Address delivered at the dedication of the cemetery at Gettysburg
La nura foto de Lincoln dum la diskurso.
La nura foto de Lincoln dum la diskurso.
parolado
Aŭtoroj
Aŭtoro Abraham Lincoln
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a de novembro 1863
vdr

La Diskurso apud Gettysburg estas parolado de usona prezidento Abraham Lincoln de la 19-a de novembro 1863 dum la Usona Enlanda Milito je la okazo de la dediĉo de la Nacia Tombejo de Soldatoj ĉe Gettysburg, Pensilvanio. Ĉi tiu tombejo lokiĝis kie la grandega batalo de Gettysburg estis batalita kie pli ol 23,000 usonaj soldatoj mortiĝis, vundiĝis, aŭ kaptiĝis. La mallonga parolado konsistas el nur 10 frazoj kaj 272 vortoj. Tamen, kun la parolado "Mi havas Revon" de Martin Luther King, ĝi estas ofte konsiderita unu el la plej grandaj paroladoj en la angla lingvo. Ironie la parolado de Lincoln ne estis la ĉefparolado de la tago. Ĉi tiu honoro apartenis al ŝtatisto Edward Everett, kiu estis konsiderita tiutempe la plej bona usona oratoro. Lia parolado daŭris du horojn, sed aktuale estas malfama. Post la ceremonio, Everett laŭdis Lincoln-n en letero en kiu li diris, "Mi devus esti gaja se mi povus memflati ke mi alproksimiĝis al la centra ideo de la okazo, en du horoj, kiel vi faris en du minutoj."

La precizaj vortoj de la parolado estas nesciataj ĉar ekzistas kvin malsamaj versioj de la parolado en la skribkaraktero de Lincoln. La jena versio estas tiu kiu estas gravurita sur la muro de la Lincoln-monumento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy