Diskurso pri sciencoj kaj artoj

Discours sur les sciences et les arts
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1750
Ĝenro eseo
vdr

La Discours sur les sciences et les arts (Esperante Diskurso pri sciencoj kaj artoj) estas teksto de Jean-Jacques Rousseau verkita kadre de la konkurso kunvokita de la Akademio de Dijon de 1750. Jean-Jacques Rousseau donas la parolon al la romia heroo Fabricius per personigo en sia Discours. Premiita en la konkurso, Rousseau vidis sian eseon tre komentita kaj li ŝuldas al tiu sian famon, tre antaŭ sia opus magnum (majstroverko) Du contrat social.

Laŭ la konkursa regularo, la diskurso respondas al demando: nome determini ĉu  . Akra kritikanto de la tiamaj praktikoj, la aŭtoro prezentas en du partoj polemikon kontraŭ sciencoj kaj artoj, kiuj anstataŭ plibonigi la kutimaron apertigas la homojn for de la virto.

Kontraŭ la necerta kaj malutila konaro, Rousseau valorigas la nescion kaj la virtan simplecon. Li atakas la socian rafinecon de la homoj alkutimigitaj al sciencoj kaj artoj, kontraŭ la bildo de homoj fortaj kaj militemaj. Laŭ Rousseau, sciencoj kaj artoj faris nur korupti la kutimaron kaj kamufli la tiranecon okupigante la homojn al banalaĵoj per forgeso de ilia servuteco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy