Distrikto Anhalt-Bitterfeld

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Saksio-Anhalto
Administra urbo: Köthen (Anhalt)
Areo: 1 452,8 km²
Loĝantoj: 157 235 (fine de 2022)
Loĝdenso: 166
Aŭtokodo: ABI
Municipokodo: 15082
NUTS-kodo: DEE05
Komunumoj: 10
Adreso: Am Flugplatz 1
06366 Köthen (Anhalt)
Retejo: www.anhalt-bitterfeld.de
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La distrikto Anhalt-Bitterfeld (germane Landkreis Anhalt-Bitterfeld, aŭtokodo ABI) situas en centra Germanio, en la pleja sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto. La distrikto havas areon de 1452 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 157 235 loĝantojn. En sia nuna formo, la distrikto ekestis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Bitterfeld, distrikto Köthen kaj iuj komunumoj de distrikto Anhalt-Zerbst. Administra centro de la distrikto estas la urbo Köthen (Anhalt). La antaŭe multajn unuopajn komunumojn oni grupigis al nur 10 kompare grandaj komunumoj - ok el ili havas la statuson de urbo. La centran parton de la distrikto de oriento okcidenten trafluas la rivero Elbo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy