Distrikto Aschaffenburg

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Malsupra Frankonio
administra sidejo: Aschaffenburg
areo: 699 km²
loĝantoj: 176 958
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: AB
Municipokodo: 09671
Komunumoj: 32
Administreja adreso: Bayernstraße 18
63739 Aschaffenburg
Retejo: www.landkreis-aschaffenburg.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Aschaffenburg [Aŝafnburg] situas en la pleja nord-okcidento de la distrikto Malsupra Frankonio (Unterfranken) kaj de la federacia lando Bavario en Germanio. Ĝia administrejo situas en la samnoma urbo Aschaffenburg, kiu tamen ne estas parto de la distrikto. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Sur la distrikta areo de 699 km² fine de decembro 2022 loĝis 176 958 homoj. Oriente najbaras la distrikto Main-Spessart, sude la distrikto Miltenberg kaj la urbo Aschaffenburg, okcidente la hesiaj distriktoj Darmstadt-Dieburg kaj Offenbach, kaj norde la same hesia distrikto Main-Kinzig.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy