Distrikto Dahme-Spreewald

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Lübben (Spreewald)
Areo: 2 261 km²
Loĝantoj: 178 967
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 71 po km²
Aŭtokodo: LDS
Municipokodo: 12061
Komunumoj: 37
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto (germane: Landkreis) Dahme-Spreewald (sorabe: Wokrejs Damna-Błota) situas en la suda mezo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Lübben (Spreewald) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2261,01 km² fine de decembro 2022 loĝis 178 967 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Dahme-Spreewald estas signita per 2.

Najbaraj distriktoj estas oriente Oder-Spree, sude Spree-Neiße, Oberspreewald-Lausitz, Elbe-Elster kaj okcidente Teltow-Fläming. En la nordo la distrikto limas al Berlino. En malsuprasoraba, do nord-soraba, lingvo la distrikto nomiĝas Wokrejs Damna-Błota.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy