blazono | mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Meza Frankonio |
administra sidejo: | Neustadt an der Aisch |
areo: | 1 267 km² |
loĝantoj: | 103 303 (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | NEA (Neustadt an der Aisch) |
La distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim estas parto de la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) kaj situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Administra centro estas la urbo Neustadt an der Aisch. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.