Distrikto Norda Frislando

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Husum
Areo: 2046 km²
Loĝantoj: 169 043
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 81 po km²
Aŭtokodo: NF (Nordfriesland)
Oficiala kodo: 01054
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Norda Frislando - germane Kreis Nordfriesland, dane Nordfrisland, nordfrise Nordfriislon kaj Nuurdfriisklun - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Husum. La distrikto kovras areon de 2046 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 169 043 loĝantojn. Laŭ sia areo la distrikto post la distriktoj Rendsburg-Eckernförde kaj Schleswig-Flensburg estas la tria plej granda de la federacia lando. Krome ĝi estas la ĉefa loĝoregiono de la lingvaj malplimultoj de germaniaj danoj kaj nordfrisoj. Kvin lingvoj tradicie parolatas en la distrikta teritorio: la altgermana, platdiĉa, dana, sudjutlanda kaj frisa; krome en la urbo Friedrichstadt dum pasintaj jarcentoj tradicie parolatis la nederlanda lingvo, sed ĝi tie intertempe formortis. Tamen nenie en Germanio ekzistas pli da tradiciaj lokaj lingvoj ol en Norda Frislando (kvankam intertempe ĉie parolatas multaj lingvoj de enmigrintoj de la lastaj jardekoj, kaj kompreneble ĉie ankaŭ internaciaj lingvoj kiel Esperanto...). Norda Frislando havas sian nomon pro tio, ke dum la frua mezepoko preskaŭ la tuta bordo de la Norda Maro de norda Nederlando (Okcidenta Frislando) tra la nordo de la nuna federacia lando Malsupra Saksio (el kiu parto tenis la nomon Orienta Frislando) ĝis la okcidento de la nuna federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio (el kiu la plej norda parto konsistigas la nunan distrikton) estis loĝata de frisoj, kaj do la tuto nomiĝis Frislando, kaj la areo de la nuna distrikto evidente estis la plej norda parto de tiu areo. Al la historia regiono Norda Frislando ankoraŭ apartenas la insulo Helgolando en la Norda Maro kaj parto de sudokcidenta Danio norde de la nuna distrikto, inter la germania-dania limo kaj la dana urbo Tønder respektive Tondern.

La distrikto estas malcentra ene de Germanio, kaj ekzemple ne havas rektan konekton al aŭtoŝoseo. Ĝi profitas de turismo aparte sur la insulo Sylt kaj malpli grandkvante sur la aliaj nordfrisaj insuloj dum sunoplenaj someroj, sed havas mankon je laborpostenoj dum pluvaj someroj kaj la aliaj sezonoj. Dum la finaj jardekoj de la 20-a jarcento tial iuj junuloj foje mokis, ke la aŭtokodo NF estas mallongigo por "neniu futuro" (aŭ angle "no future"). Tamen kaj la kultura kaj la natura diverseco de la plurlingva teritorio estas granda kapitalo, kaj la vivantoj de la insuloj, haligoj kaj kontinentaj komunumoj en la distrikto emocie tre ligiĝas al sia regiono, kiu sendube jes ja havas estontecon. Dum pluraj jardekoj en la dua duono de la 20-a jarcento cetere ekzistis aktiva Esperanto-grupo en la turisma urbo Westerland sur la insulo Sylt, plej aktiva en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj dum 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis tie.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy