blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Belzig |
Areo: | 2 574 km² |
Loĝantoj: | 222 570 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 79 po km² |
Aŭtokodo: | PM |
Municipokodo: | 12069 |
Komunumoj: | 38 |
Situo ene de Brandenburgio | |
La distrikto Potsdam-Mittelmark (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Belzig estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 574,98 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 222 570 homoj; do meznombre 79 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Potsdam-Mittelmark estas signita per 10.
Najbaraj distriktoj estas norde Havelland (4), oriente Teltow-Fläming (13) kaj la urboj Potsdam kaj Berlin, sude la saksianhaltaj distriktoj Wittenberg kaj Anhalt-Bitterfeld kaj okcidente la same saksianhalta distrikto Jerichower Land.