Distrikto Rastatt

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Karlsruhe
regiona ligo: Meza Supra Rejno
administra sidejo: Rastatt
areo: 738 km²
Loĝantoj: 234 981 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 302 po km²
Aŭtokodo: RA (Rastatt)
Oficiala kodo: 08216

La distrikto Rastatt [raŝtat] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Rastatt. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Meza Supra Rejno. La distrikto kovras parton de la rejna valo kaj de la norda Nigra Arbaro; la rivero Rejno estas ĝia okcidenta limo kaj dividas Germanion oriente kaj Francion okcidente.

La distrikto havas areon de 738 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 234 981 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Karlsruhe norde, Calw oriente, Freudenstadt sudoriente kaj Ortenau sude, krome en nordokcidento kun mallonga komuna limo la distrikto Germersheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. En la okcidento, la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝato Francio kun siaj arondismentoj Wissembourg kaj Haguenau ene de la departemento Bas-Rhin. La eksterdistrikta urbo Baden-Baden komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy