Distrikto Rhein-Pfalz

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Ingelheim
Areo: 304 km²
Loĝantoj: 155921
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 489
Aŭtokodo: RP
Municipokodo: 07338
Komunumoj: 25
Adreso de la
distrikta administrejo:
Europaplatz 5
67063 Ludwigshafen am Rhein
rete: www.rhein-pfalz-kreis.de
retpoŝte: [email protected]
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Rhein-Pfalz, germane Rhein-Pfalz-Kreis, "apudrejna Palatinato", situas en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Ludwigshafen, kiu do mem ne situas ene de la distrikta teritorio. Ĝis la 31-a de decembro 2003 la teritorio nomiĝis "distrikto Ludwigshafen".

Najbaras la distriktoj Südliche Weinstraße (suda vinstrato), Germersheim kaj Bad Dürkheim plus la eksterdistriktaj urboj Worms, Frankenthal, Ludwigshafen kaj Speyer en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, krome la distriktoj Karlsruhe kaj Rhein-Neckar plus la eksterdistrikta urbo Mannheim en la federacia lando Baden-Virtembergo kaj la distrikto Bergstraße en Hesio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy