Distrikto Saale

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj informoj
Federacia Lando: Saksio-Anhalto
Administra urbo: Merseburg
Areo: 1433 km²
Loĝantoj: 183974
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 132
Aŭtokodo: SK
Komunumoj: 75
Adreso de la
distrikta administrejo:
Domplatz 9
06217 Merseburg
rete: www.saalekreis.de Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
Mapo
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La distrikto Saale (germane Saalekreis) situas en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi ekestis dum julio 2007 sekve de fuzio de la antaŭaj distriktoj Merseburg-Querfurt kaj Saalkreis. La distrikto baptiĝis laŭ la rivero Saale, kiu ĝin trafluas, kaj komplete ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Halle. La administra unuo havas areon de 1433 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 183 974 loĝantojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy