Distrikto Schleswig-Flensburg

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Schleswig
Areo: 2071 km²
Loĝantoj: 206 038
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 95 po km²
aŭtokodo: SL (Schleswig)
Oficiala kodo: 01059
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Schleswig-Flensburg (Ŝlesvigo-Flensburgo) - germane Kreis Schleswig-Flensburg, dane Slesvig-Flensborg amt - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Schleswig. La distrikto kovras areon de 2071 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 206 038 loĝantojn. Laŭ sia areo, la distrikto post la distrikto Schleswig-Flensburg estas la dua plej granda de la federacia lando.

La distrikto norde limas kun Danio kaj la Flensburga fjordo (germane Flensburger Förde), oriente al la okcidenta parto de la Balta Maro. Ene de Germanio, najbaras la distriktoj Rendsburg-Eckernförde sude, Dithmarschen sudokcidente kaj Norda Frislando okcidente. La eksterdistrikta urbo Flensburg komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto.

marborda klifo

En la oriente parto de la distrikto situas la pejzaĝo Angeln inter la Flensburga fjordo kaj la fjordo Schlei [prononco "Ŝlaj"]: Tiu regiono estis la historia hejmo de la engloj, ĝermanoj kiuj - kune kun pluraj triboj de la saksoj meze de la unua jarmilo post Kristo (ĉefe dum la 5-a kaj 6-a jarcento) elmigris al Britio kaj kies pranepoj estas la hodiaŭaj angloj. La regiono geografie estas tute ebena: en la pejzaĝo Angeln situas la plej alta punkto de la distrikto, la monteto Scheersberg.

Kvankam origine en la regiono ekzistis tre multaj marĉoj kun unikaj plantaj kaj bestaj medioj, la plej multaj el tiuj marĉoj dum la jarcentoj pro sekigo kaj forpreno de torfo perdiĝis. La plej multaj restintaj marĉaj teritorioj nuntempe estas naturprotektataj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy