Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Turingio |
Administra sidejo: | Meiningen |
Areo: | 1210 km² |
Loĝantoj: | 123 939 (fine de decembro 2022) |
Oficiala kodo: | 16066 |
Aŭtokodo: | SM |
Situo ene de Turingio | |
Skema mapo de la komunumoj | |
La distrikto Schmalkalden-Meiningen [Ŝmalkaldn-Majningn] situas en la sudokcidento de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Meiningen. La distrikto kovras areon de 1210 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 123 939 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Gotha nordoriente, Ilm kaj la eksterdistrikta urbo Suhl oriente, la distriktoj Hildburghausen sudoriente, Rhön-Grabfeld sude, Fulda okcidente kaj Wartburg nordokcidente.
La simile grandaj historiaj urboj Schmalkalden kaj Meiningen donas al ĝi la nomon. La sudokcidento de la distrikto apartenas al la mezalta montaro Rhön, kaj la nordo al la mezalta montaro Turingia Arbaro.