Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Trier |
Areo: | 1 101 km² |
Loĝantoj: | 153860 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 130 |
Aŭtokodo: | TR (Trier) |
Municipokodo: | 07235 |
Komunumoj: | 104 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Willy-Brandt-Platz 1 54290 Trier |
rete: | www.trier-saarburg.de |
retpoŝte: | [email protected] |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
La distrikto Trier-Saarburg situas en la okcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime al Luksemburgio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Trier. La teritorio apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"].
Najbaras la distriktoj Bitburg-Prüm norde, Bernkastel-Wittlich norde kaj oriente, Birkenfeld iom oriente, kaj al la distriktoj Sankt Wendel kaj Merzig-Wadern de la najbara federacia lando Sarlando sude. La eksterdistrikta urbo Trier komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto, kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.