Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Turingio |
Administra sidejo: | Mühlhausen |
Areo: | 975 km² |
Loĝantoj: | 97 388 (fine de decembro 2022) |
Oficiala kodo: | 16064 |
Aŭtokodo: | UH |
Situo ene de Turingio | |
Skema mapo de la komunumoj | |
La distrikto Unstrut-Hainich - germane Unstrut-Hainich-Kreis [prononco "Unŝtrut-Hajniĥ-Krajs"] - situas en la nordokcidento de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Mühlhausen. La distrikto kovras areon de 975 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 97 388 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Eichsfeld nordokcidente, Kyffhäuser nordoriente, Sömmerda oriente, Gotha sudoriente, Wartburg sudokcidente kaj Werra-Meißner (ĉi-lasta en Hesio) okcidente.
La distrikto estas nomata laŭ la rivero Unstrut kaj la montetaro "Hainich". La "nacia parko Hainich", fondita dum 1997, estas la 13-a nacia parko de Germanio. En la distrikto situas la geografia centro de Germanio (laŭ la hodiaŭaj limoj, ne la pli grandaj validaj ĝis la Dua Mondmilito), se oni kalkulas ekde la plej ekstremaj punktoj.