Dmitrij Ivanoviĉ MENDELEJEV (ruse Дмитрий Иванович Менделеев,[1] transliterumita al Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev, 8-a de februaro 1834, Tobolsk — 2-a de februaro 1907, Sankt-Peterburgo), estis eminenta rusia kemiisto kaj inventisto, kies plej konata eltrovaĵo estas la Perioda leĝo de kemiaj elementoj, laŭ kiu li kompilis periodan sistemon de kemiaj elementoj kaj uzis ĝin por korekti la propraĵojn de kelkaj jam malkovritaj elementoj kaj ankaŭ por antaŭdiri la propraĵojn de ok elementoj ankoraŭ malkovrotaj. Poste, sciencistoj povis certigi pri la ekzisto de aliaj elementoj en la perioda tabelo.