Dorlotbesto

Hundoj

Dorlotbesto [1] estas besto tenata ĉefe por plezuro (sporto, propra ĝuo, dorlotado). Plejmulto da dorlotbestoj (kiel hundoj kaj katoj) estas aldomigitaj per tenado kaj bredado fare de homoj dum multaj generacioj. Sed eĉ sovaĝa besto vivanta ne libere sed en hejmo povas esti dorlotbesto. Hejmbesto estas preskaŭ sinonimo de dorlotbesto, sed foje distingata[2] laŭ la kriterio, ke hejmbesto estas nur besto, kiu loĝas en la hejma domo de homo (do ĉevalo povas esti dorlotbesto, sed samtempe ne hejmbesto), kaj dorlotbesto estas nur besto, kun kiu homo interagas dorlote (do fiŝo aŭ servobesto povas esti hejmbesto, sed samtempe ne dorlotbesto). Dombesto [3] estas besto, kiu ial ajn loĝas kun homoj, t.e. dorlotbesto, hejmbesto, aŭ utilbesto (ekzemple bovoj, porkoj, parte ĉevaloj) tenata en bieno por agrikultura uzo.

Ĉefe infanoj ŝategas havi dorlotbeston. Sed flegado de besto dum ĝia tuta vivtempo ofte estas tasko kiun infanoj ne kapablas fidinde kaj daŭre plenumi, kaj de necesas ke plenkreskuloj transprenu tiun taskon. Do necesas bone priprensi antaŭ ol havigi al si dombeston. Ili ja ne estas anstataŭigo de ludiloj. Necesas klarigi al infanoj, ke alveno de dombesto signifas respondecon por la besto. Aldone oni ofte miskalkulas la kostojn de tenado de dorlotbestoj, ĉefe la bestkuracistajn. Pro tiuj kaj aliaj kialoj, en Eŭropo, ĉiujare dum la ferioj, multaj dombestoj estas tutsimple forlasitaj sur la aŭtovojoj.

Kontraste dorlotbestoj aŭ dombestoj povas ankaŭ utili al posedantoj kaj havigi ekonomie kalkuleblajn profitojn. Ekzemple hundoj gvardias kaj protektas, katoj mortigas kaj forigas malprofitajn bestojn kiajn musojn kaj ratojn, kantobirdoj, kiel kanarioj, distras kaj kreas agrablan hejmetoson, akvariaj fiŝoj havigas trankvilevcon en la hejmo ktp.

  1. Dorlotbesto en ReVo [1]
  2. Dorlotbesto en ReVo [2]
  3. Dombesto en vortaro.net [3]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy