Dreadzone estas brita grupo de elektronika muziko. Ili publikigis ok studialbumojn, du koncertajn albumojn kaj unu kompilaĵon.
Dreadzone estis formita en Londono, Anglio, en 1993 kiam eks-drumisto de Big Audio Dynamite nome Greg Roberts teamis kun Tim Bran, kiu estis laborinta kiel muzikisto kaj soninĝeniero por Julian Cope kaj kiu estis farinta produktadan laboron por artistoj kiel London Grammar, Birdy kaj la nederlanda duopo HAEVN. La nomo Dreadzone estis sugestita al Roberts kaj Bran de Don Letts.