Dumetala monero

Dumetala monero estas monero, kiu ekzistas el du videble diversaj, ne miksitaj metalojalojoj. Plej ofte tiaj moneroj konsistas el ronda kerno de unu materialo kaj ĉirkaŭa ringo de la alia materialo.

La vorto ne konfuziĝu kun la dumetalismo, kiu signas la sistemon de valuto, kies stabileco estas garantiita per du metaloj (plej ofte arĝento kaj oro).

Moneroj, kiuj konsistas el unueca miksaĵo de diversaj metaloj, do el alojo, ne plenumas la supran difinon kaj en valuta lingvaĵo ne nomatas "dumetalaj moneroj". Konataj dumetalaj moneroj estas la moneroj de 1 kaj 2 Eŭroj aŭ tiu de 10 tajlandaj bahtoj kiu tre similas al la 2-eŭra monero.

Unu el pluraj kialoj por la produktado de dumetalaj moneroj estas, ke ili pli malfacile falsigeblas ol unumetalaj moneroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy