E (matematiko)

La figuro montras tri eksponentajn funkciojn ĉe malsamaj bazoj. La eksponenta funkcio, kies bazo estas e, indikita per bluo, estas la ununura eksponenta funkcio al kiu la inklino de la tanĝanto (rekto indikita per ruĝa) ĉe la punkto x = 0 estas 1.

La matematika konstanto e estas la bazo de la funkcio de natura logaritmo.

Jen e al la dudek-naŭa decimala cifero. e = 2,71828 18284 59045 23536 02874 7135…

La nomo e venas de la fama matematikisto Leonhard Euler je 1727, do foje oni nomas ĝin la nombro de Euler, sed la uzo de la litero e por la nomo de tiu ĉi konstanto ankaŭ povas esti ekspliciita kiel la unua litero de la termino Eksponento. Ankaŭ ĝi foje nomiĝas la konstanto de Napier – laŭ la skota matematikisto John Napier, kiu enplektis logaritmojn je 1618.

La nombro e estas malsama de konstanto de Eŭlero-Mascheroni γ ≈ 0,5772….

Listo de nombrojNeracionalaj nombroj
ζ(3)√2√3√5φαeπδ
En duuma sistemo 10.10110111111000010101...
En dekuma sistemo 2.7182818284590452354...
En deksesuma sistemo 2.B7E151628AED2A6B...
kiel senfina frakcio
Rimarku, ke tiu senfina frakcio ne estas perioda.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy