Eduard von Hartmann | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Carl Robert |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1842 en Berlino |
Morto | 5-an de junio 1906 (64-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Columbiadamm Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato Rostock |
Familio | |
Edz(in)o | Agnes Taubert (en) (1872–1877) Alma von Hartmann (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo verkisto |
Karl Robert Eduard von HARTMANN (23a de februaro 1842 – 5a de junio 1906) estis germana filozofo, aŭtoro de la verko Philosophie des Unbewussten (Filozofio de la nekonscio, 1869).
Li lasis la karieron de militisto kaj la armeon en 1865 pro kronika problemo ĉe la genuoj. Post ioma dubo inter muziko kaj filozofio, li decidis sekvi tiun profesion, kaj en 1867 li atingis la Doktorigon el la Universitato de Rostock.
Post la granda sukceso de sia unua verko Filozofio de la nekonscio (1869) —kies publikigo kondukis Hartmann al eniro en la pesimisma polemiko en Germanio[1][2]— li malakceptis profesorecon proponita de la universitatoj de Leipzig, Gotingeno kaj Berlino. Li poste revenis al Berlino.[3] Dum multaj jaroj, li vivis retiritan vivon de studo kiek sendependa fakulo,[4] kaj faris sian verkon enlite, suferante grandan penon.[5]