Egipta Mitologio

Maat reprezentita kiel dieco.

Laŭ la antikvaj egiptoj, la universo komence estis nur granda praoceano nomita la Nuno. De Nuno ni akiris Atumo, la suno. Atumo generis Ŝuon (dio de la aero) kaj Tefnuton (dio de humido). Ŝuo disigis la ĉielon de la tero. Poste naskiĝis Nut (diino de la ĉielo) kaj Geb (dio de la tero). De la unio de Nut kaj Geb naskiĝis du filoj, Oziriso kaj Setho , kaj du filinoj, Iziso kaj Neftiso[1].

Geb ofertis la povon sur la tero al Oziriso, kiu estis la unua el la faraonoj. Li regnis apud sia fratino kaj edzino Iziso. Lia regno plena de gratifiko, justeco kaj saĝo frenezigis Setho pro envio. Li komplotis kontraŭ sia frato kaj murdis lin, fikondukinte lin en kaptilon. Danke al la helpo de Neftiso, Iziso la sorĉistino sukcesis revivigi Oziriso okazante unio de kie naskiĝis Horuso (dio de la faraonoj). Horuso venkis Sethon en duelo kaj ekregis Egiptujon. Oziriso fariĝis reĝo de la reĝlando de la mortintoj[2].

  1. Anthes, Rudolf. (1961) “Mythology in Ancient Egypt”, Mythologies of the Ancient World. Anchor Books. angle
  2. Assmann, Jan. (2001) The Search for God in Ancient Egypt, Translated by David Lorton, Cornell University Press. ISBN 0-8014-3786-5. angle

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy