Eksperimento

Astronaŭto David Scott demonstras teston de gravito sur la luno per martelo kaj plumo
Eĉ tre junaj infanoj faras rudimentajn eksperimentojn por lerni pri la mondo kaj kiel aferoj funkcias.

Eksperimento estas metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno. Se oni volas uzi la rezultojn en la scienco, la eksperimento devas esti ripetebla, kaj doni en samaj cirkonstancoj la saman rezulton.

Eksperimento estas baza rimedo por empiriisma aliro al scio. La ĝusta uzo de eksperimentoj estas eco, kiu povas distingi sciencan teorion de ŝajnscienca.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in