Eksponenta funkcio

Matematikaj funkcioj
fonta aro, cela arobildo, malbildobildaro, argumentaro
Fundamentaj funkcioj
Algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
Aliaj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
totaleco kaj partecopareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco


La eksponenta funkcio, aŭ eksponencialo, estas unu de la plej gravaj funkcioj en matematiko. Ĝi estas skribita kiel exp(x) aŭ ex, kie e egalas proksimume al 2.71828183 kaj estas la bazo de la natura logaritmo.

La eksponenta funkcio proksimiĝas al 0 por negativaj x, egalas al 1 por x=0, kaj pligrandiĝas rapide al infinito por pozitivaj x.

Kiel funkcio de la reela variablo x, la grafikaĵo de ex estas ĉiam pozitiva (super la absciso (x-akso)) kaj rapide pligrandiĝas por x>0.

Inversa funkcio de eksponenta funkcio, la natura logaritmo, ln(x), estas difinita por ĉiuj pozitivaj x.

Iam, aparte en la naturscienco, la termino eksponenta funkcio estas uzata por ĉiuj funkcioj laŭ la formo kax, kie a. nomata la bazo, estas iu ajn pozitiva reela nombro. Ĉi tiu artikolo fokusiĝas pri la eksponenta funkcio kun bazo e.

Ĝenerale, la variablo x povas esti reela aŭ kompleksa nombro, aŭ eĉ de tute alia speco de matematika objekto; vidi la formalan difinon pli sube.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy