Ekvadoro

Ekvadora Respubliko
República del Ecuador
Ecuador Mamallakta

Flago de Ekvadoro

Blazono de Ekvadoro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Salve, Oh Patria
Ni salutas vin, nia hejmlando
Nacia devizo: Dios, patria y libertad
Dio, hejmlando kaj libereco
Situo
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kito
Oficiala(j) lingvo(j) hispana kaj kichwa
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Shuar, Waorani, ekvadora signolingvo, Tsachila, Secoya, Awa Pit, Cha'palaa, Cofán, Achuar, Siona, Teteté, Media Lengua, Záparo, Salasaca Highland Quichua, Cañar Highland Quichua, Chimborazo Highland Quichua, Northern Pastaza Quichua, Calderón Highland Quichua, Napo Lowland Quechua, Imbabura Highland Quichua, Loja Highland Quichua, Tena Lowland Quichua
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (95%)
protestantismo (4%)
Areo 256,370 km²
- % de akvo 8,8 % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro 13.755.680 (2007) Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2022)
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Horzono -5 (kontinenta parto) ĝis -6 (Galapagoj)
Interreta domajno ec
Landokodo EC
Telefona kodo 593
Plej alta punkto Monto Ĉimborazo
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Daniel Noboa
Ĉefministro Daniel Noboa
Nacia tago 10-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Hispanio 24-a de majo 1822
Ekonomio
Valuto dolaro (USD)
MEP laŭ 2006
– suma $98,7 miliardo
– pokapa $ 7.200
vdr

Ekvadoro (malofte ankaŭ Ekŭadoro; hispane Ecuador [ekŭaDOR], je plena nomo República del Ecuador, keĉue Ecuador Mamallakta) estas lando en Sudameriko. Temas pri lando situanta en la nordokcidenta regiono de Sudameriko. Ekvadoro limas norde kun Kolombio, sude kaj oriente kun Peruo, kaj okcidente kun la Pacifiko. Ĝi havas areon de 283 561 km2. Ties ĉefurbo estas Quito. Ekvadoro estas trapasata de nordo al sudo de vulkana sekcio de la Montaro Andoj, kun pli ol 80 vulkanoj, kies plej alta estas Ĉimborazo kun 6310 msm.[1] Okcidente de Andoj estas la Guajakila Golfo kaj arbara ebenaĵo; kaj oriente, la Amazonio. Estas la lando kun plej alta koncentro de riveroj laŭ kvadrata kilometro en la mondo. La ekvadora teritorio inkludas la oceanajn Insulojn Galapagojn 1000 km okcidente de la marbordo. Ekvadoro estas la oka plej grava ekonomio de Latinameriko, la sepa sudamerika kaj la deka amerika, estas la lando plej dense loĝata de Sudameriko kaj la kvina de la kontinento, la tri ekonomio kun plej rapida kresko en Latinameriko.

La unuaj homaj setlejoj en la teritorio nuntempe ekvadora estas de 12 000 jaroj a.K. (El Inga, Chobshi, Cubilán, Las Vegas), poste disvolviĝis kelkaj antaŭkolumbaj popoloj. La Inkaa imperio konkeris parte la regionon meze de la 15-a jarcento, kaj la hispana konkero de tiu teritorio komencis post unu jarcento, nome en 1534. Ĝi estis kolonio hispana dum preskaŭ tricent jaroj. La epoko sendependentista ekis en 1809, kaj iniciatis la emancipan proceson el 1820 ĝis 1822. Post la definitiva sendependiĝo de la hispana hegemonio, parto de la teritorio integriĝis rapide en la Granda Kolombio, dum la marborda teritorio sekvis sendependa ĝis la aneksado manu militari (permilire) fare de Simón Bolívar. En 1830 la sudkolombiaj teritorioj separiĝis kaj oni kreis la ekvadoran ŝtaton. Ekde la komenco de la respubliko ekzistis malstabileco rilate al la politiko kio kondukis al eko de variaj revolucioj laŭlonge de la 19-a jarcento. La 20-a jarcento estis markata de la malmulta aŭ nula partopreno de la lando en la mondmilitoj, diversaj limkonfliktoj kontraŭ Peruo, kaj la kunformado de militistaj registaroj. En 1979, Ekvatoro revenis al demokratia sistemo, kvankam la nestabileco politika inter 1996 kaj 2006 kondukis la landon al krizo kaj ekonomia, kaj politika kaj socia, el kio rezultis la dolarigo de la lando kaj tri prezidentoj elpostenigitaj antaŭ fini ties regotempo.

Estas aktuale unu de la landoj plej tradiciaj kaj kulture plej bone konservataj de la mondo, ĝi havas 5 nomumojn por la Monda heredaĵo de Unesko, du por la natura Monda heredaĵo kaj pli ol 20 kandidatoj por aliaj konsideroj de UNESCO.

Danke al la porturisma kampanio "Ecuador Ama la Vida" (Ekvadoro amas la vivon), la lando iĝis la kvara plej vizitata de Sudameriko superonta Peruon, kaj estis selektita de diversaj internaciaj institucioj kiaj la hispana ĵurnalo El Pais, Travel Advisor, Usona Asocio de Turismagentejoj, kaj Lonely Planet, dum World Travel klasigis ĝin kiel la plej bone verda (natura) vizitindaĵo tutmonde. International Living klasigis ĝin kiel “Paradizo por emerituloj” kaj unuaranga ĉe sia listo.

Ties 15.6 milonoj da loĝantoj [2] aktuale ĝuas unu de la vivstandardoj plej bonkvalitaj (vivdaŭro, homa disvolvigo kaj tutmondiĝo) de Latinameriko, de la malplej malsekuraj de Ameriko, plej toleremaj por etna aceptado kaj vivokosto plej malkosta el la amerika kontinento.

Ekvadoro estas grava eksportisto de nafto en la regiono,[3], la ĉefa eksportisto de banano tutmonde[4] kaj unu de la ĉefaj eksportistoj de floroj, salikokoj kaj kakao.

Politike, Ekvadoro estas konstitucia ŝtato respublika kaj discentrigita, dividita politike-administre en 9 regionoj kaj distriktoj, 24 provincoj, 226 kantonoj kaj 1.500 paroĥejoj.

  1. Tierra del Volcán - Ecuador
  2. http://www.ecuadorencifras.com/cifras-inec/main.html
  3. http://foro.univision.com/t5/Comunidad-de-Futbol/CONOZCA-A-LOS-PAISES-PETROLEROS-DE-AMERICA-LATINA/td-p/256322431#axzz1zYr4gUDu
  4. Acción Ecológica Ecuador. Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2013-01-02.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy