Ekvilibro

Ekvilibro laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro en lingvaĵoj de fiziko, kemio, biologio, ekonomiko kaj sociologio estas

  1. egalpezo, do stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova (statika ekvilibro),
  2. stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo, kaj
  3. (figure) bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.

Laŭ Francisko Azorín Ekvilibro estas Stato de korpo, kies eksteraj fortoj nuliĝas.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina oequilibrium el aequus + libra (egale + peza). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj Ekvilibri, por esti en stato de ekvilibro; ekvilibro starema, ekvilibro nestarema, ekvilibro indiferenta (kion li montras per bildoj de konusoj stara, invertita kaj kuŝa), ekvilibrigi, ekvilibristo, ekvilibrarto.[2]

Ekvilibristo nomatas cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj - ekzemple ĵonglisto aŭ ŝnurdancisto.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy