Aelius Donatus (320-380) | |
---|---|
Donatus minor, 1507 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 320 en Nordo de Afriko |
Morto | 380 en Romo, Italio |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | verkisto poeto gramatikisto |
Verkoj | Ars grammatica |
Elio Donato (320-380) estis itala gramatikisto, latinisto, retorikulo, ekzegezisto, komentariisto pri Publius Terentius Afer kaj Vergilio[1]. Li estis la plej tiama influhava gramatikisto, kiel pruvas la titoloj excellentissimus gramaticus, clarissimus grammaticus kaj honoratissimus grammaticus al li atribuitaj[2]. Supozeble el afrika origino, li instruis retorikon kaj inter siaj lernantoj troviĝas Sankta Hieronimo[3] kaj Tiranio Rufino. Dum la Mezepoko, la latina gramatikisto Elio Donato, kvankam naciano, estis alte estimita, precipe de Sankta Hieronimo[4], kiu orgojle parolis pri li kiel sia instruisto.