Elvis Presley

Elvis Presley
Elvis Presley en la jaro 1970 post vizito ĉe prezidanto Nixon kaj dono de insigno de federacia agento en batalo kontraŭ narkotaĵoj
Elvis Presley en la jaro 1970 post vizito ĉe prezidanto Nixon kaj dono de insigno de federacia agento en batalo kontraŭ narkotaĵoj
Bazaj informoj
Naskonomo Elvis Aaron Presley
Alie nomata E, El
Kromnomo Reĝo de Rokenrolo (King of Rock and Roll)
Reĝo (the King)
Naskiĝo 8-an de januaro 1935 (1935-01-08)
en Tupelo
Morto 16-an de aŭgusto 1977 (1977-08-16) (42-jaraĝa)
en Memphis
Edz(in)o Priscilla Presley
Deveno Memphis, Tennessee
Ĝenroj Rokabilo, Rokenrolo, Gospelo, Bluso, Kontreo
Profesio kantisto, aktoro
Instrumentoj kantado, gitaro kaj piano
Tipo de voĉo baritono
Aktivaj jaroj 1954 - 1977
Eldoninto Sun, RCA
Retejo Elvis.com
Signifa instrumento
voĉo, gitaro
Persona informo
Naskonomo Elvis Aron Presley
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Graceland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Graceland
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Humes Preparatory Academy Middle School (en) Traduki (–1953) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Elvis Presley
Familio
Patro Vernon Presley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Gladys Presley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Jessie Garon Presley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Priscilla Presley (1967–1973) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Anita Wood (en) Traduki (1957–1962)
Ginger Alden (en) Traduki (1976–1977) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Lisa Marie Presley
 ( Priscilla Presley) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Brandon Presley (en) Traduki (duaranga kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmaktoro
kantisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.elvis.com
http://www.elvisthemusic.com/
vdr

Elvis Aaron PRESLEY[1][2] (naskiĝis la 8-an de januaro 1935, mortis la 16-an de aŭgusto 1977; meza nomo iufoje montrata kiel Aron) estis usona kantisto kaj aktoro, kaj muzikisto kiu havis profundan influon al la monda kulturo. Kiel kultura ikono en Usono kaj mondvaste, li ofte estas konata kiel nur "Elvis," kaj ankaŭ iufoje konata kiel "Reĝo de Rokenrolo" aŭ simple "la Reĝo".

Presley komencis sian karieron kiel unu el la unuaj ludistoj de rokabilo: rapidstila mikso de kontreo kaj ritmenbluso kun forta interpulso. Li faris novajn versiojn de ekzistantaj kantoj, miksante "nigrulajn" kaj "blankulajn" muzikojn. Tian stilon, kune kun liaj seksecaj spektakloj, faris lin populara kaj skandala. Li registris kantojn de ĝenro rokenrolo, kun trakoj kiel "Hound Dog" kaj "Jailhouse Rock", ĉefekzempleroj de la ĝenro. Presley havis pluraspektan voĉon, kaj atingis nekutiman sukceson en aliaj ĝenroj, inkluzivante gospelon, bluson, baladon, kaj popmuzikon. Ĝis nun li estis akceptita en kvar muzikaj haloj de fameco.

Devena el Tupelo (Misisipio), Presley kaj lia familio translokiĝis al Memphis (Tenesio), kiam li estis 13jaraĝa. Lia muzikista kariero ekis tie en 1954, kiam li eklaboris ĉe Sam Phillips, la posedanto de Sun Records. Akompane de gitaristo Scotty Moore kaj basisto Bill Black, Presley estis frua populariganto de rokabilo. LA muzik-entrepreno RCA Victor akiris lian kontrakton per traktado aranĝita de Kolonelo Tom Parker, kiu estos la administranto de la kantanto dum pli ol du jardekoj. La unua soloa disko de Presley ĉe RCA, nome "Heartbreak Hotel", aperis en januaro de 1956, esti numero-unu en Usono. Elvis iĝi ĉefa figuro de rokanrolo post serio de televidaj aperoj kaj sukcesaj diskoj. Lia energiaj interpretoj de kantoj kaj seksecetaj provokaj ludada stilo, kombine kun singulara povega mikso de influoj blankul-nigrulaj kiuj koincidis kun la apero de la Porcivilrajta Movado, faris lin enorme populara kaj polemika.

En la 1960-aj jaroj Presley plejparte faris siajn 31 filmojn, ofte recenzitaj malbone, sed finance sukcesaj muzikaloj. En novembro de 1956, li faris sian unuan filmon en Love Me Tender. En 1958, li devis fari sian militservon: Li pluigis sian diskoregistran karieron du jarojn poste, kiam produktis kelkajn el siaj plej komerce sukcesaj laboroj antaŭ dediĉi plej multe el la 1960-aj jaroj al fari holivudajn filmojn kaj ties respektivajn akompanajn sontrakajn albumojn, plej el kiuj estis kritike reviziitaj. En 1968 (post 7 jaroj sen rekte koncerti) li revenis al koncerta muziko per speciala televidelsendo kaj koncertludis tra la tuta Usono, notinde Las Vegas. En 1973 Presley koncertludis la unuan koncerton per satelito de Havajo ("Aloha from Hawaii") atinginte almenaŭ miliardon da spektantoj tiame, kaj pli ol 500 milionojn deprokraste.

Tra lia kariero la amasoj da homoj spektintaj liajn koncertojn rompis rekordojn por spektantoj ĉe koncertoj, spektantoj de televidprogramo, kaj vendadoj de albumoj. Tiel li estas unu el la plej ofte venditaj muzikartistoj ĉiame en la historio de muziko. Sanproblemoj, droga dependeco, kaj aliaj kialoj kaŭzis lian morton en aĝo de nur 42 jaroj en 1977. Lia edzino estis Priscilla Ann Beaulieu kaj ili havis la filinon Lisa Marie Presley.

Presley estas unu el plej celebrataj kaj influaj muzikistoj de la 20a jarcento. Komerce sukcesa en multaj ĝenroj, kiaj pop, bluso kaj gospelo, li estis la plej vendanta soloa artisto en la historio de registrita muziko,[3][4][5][6] kun ĉirkaŭkalkulitaj albumvendoj de 600 milionoj da unuoj tutmonde.[7] Li estis nomumita por 14 konkurencoj al Grammy kaj ricevis tri el ili, kaj ankaŭ ricevis la Grammy Lifetime Achievement Award (premio por tutaviva atingado) je aĝo de 36.

La revuo Rolling Stone vicigis lin tria en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.

  1. (9-a de majo, 2002). "Elvis Presley - the Singer". bbc.co.uk. Atingita 2007-10-12. angle
  2. "FAQ: Elvis' middle name, is it Aron or Aaron?" Elvis.com. Atingita 2007-10-22. angle
  3. Reaves, 2002
  4. Victor, 2008, pp 438–39
  5. Semon, Jorgensen, 2001
  6. Collins, 2002
  7. News, Relax, "'Elvis 75' hundred-song box set celebrates late rock singer's 75th birthday", The Independent. Kontrolita {{subst:FormatoDato|2010-05-19}}.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy