Embrio

Homa embrio post kvin semajnoj de gravedeco (ektopia gravedeco) ; notu supre la kapon kun la komenco de okuloj ; brakoj kaj kruroj estas en burĝonaj statoj.
Stadoj de evoluo de embrio ekde fekundeco ĝis la (mamula) radikiĝo de la blastocisto en la utero
desegno de homa embrio
Embrio konektita al la placento je 12 semajnojn post fekundeco

Embrio (malnovgreke ἔμϐρυον), ankaŭ ĝermo, estas organismo en frua vivformo.

Ĉe la pli altrangaj plantoj konsistas embrio el ĝermoradiko aŭ radiketo (Radicula), ŝosoĝermo (Plumula) kaj kotiledono(j) (Cotyledo (Cotyledonen)). Dum la ĝermado evoluas el ĝi la ĝermoplanto.

Ĉe bestoj, oni nomas embrio la novan organismon, evoluintan el la fekundigita ovoĉelo (zigoto), ĝis ĝi evoluas en la patrina besto aŭ en ovokovraĵo aŭ ovoŝelo.

Ĉe la homo, la naskoto ekde la 9-a graveda semajno nomiĝas feto. (Sed tio dependas ankaŭ parte de la lokaj leĝoj.)


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy