Emma Goldman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1869 en Kaŭno, Kovna gubernio, Rusia Imperio |
Morto | 14-an de majo 1940 (70-jaraĝa) en Toronto |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Haymarket Martyrs' Monument (en) |
Lingvoj | angla • germana • rusa • jido |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1925–) Usono (1887–1908) Litovio Rusia Imperio Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Jacob Kershner (en) |
Amkunulo | Alexander Berkman |
Parencoj | Stella Cominsky Ballantine (en) (nevino) |
Okupo | |
Okupo | anarkiisto filozofo verkisto flegisto politikisto aŭtoro feministo pacifisto aŭtobiografo eldonisto ĵurnalisto pacaktivisto politika filozofo preleganto aktivisto pri virinaj rajtoj parolanto |
Verkoj | Vivi Mian Vivon Anarkiismo kaj aliaj eseoj La socia signifo de la moderna dramo Mia seniluziiĝo de Rusio Mia plia seniluziiĝo de Rusio |
Emma GOLDMAN (naskiĝis la 27-an de junio 1869 en Kaŭno, Rusia Imperio, mortis la 14-an de majo 1940) estis anarĥi-komunisto konata pro siaj anarĥiismaj verkoj kaj paroladoj.
Goldman agadis dum la unua feminisma ondo kaj esprimis multe da kritiko al la movado, kiu portis sur sian standardo sole la lukton de sufragetoj (la lukto por la balotrajto por virinoj, ĉefe en Britio kaj Usono).
Ŝiaj ideoj inspiris kelkajn inismajn movadojn, por kiuj ŝi reprezentas la inisman "ribelulon". Tamen, Goldman grave rolis en la evoluo de anarĥiismo en Usono kaj en Eŭropo dum la unua duono de la 20-a jarcento. Ŝi elmigris al Usono kiam ŝi havis 17 jarojn, kaj poste elpeliĝis al Rusio, kie ŝi observis la okazaĵojn de la Rusia revolucio de 1917. Ŝi vivis dum kelkaj jaroj en suda Francio, kie ŝi verkis sian aŭtobiografion, Living My Life ("Vivi mian vivon"), kaj aliajn verkojn, antaŭ partopreni en la Hispana Enlanda Milito en 1936 kiel la anglalingva reprezentulo en Londono de la CNT-FAI.
Ŝia nomo estis aklamita fare de ŝiaj adorantoj kiel modelo al "ribelulino" de la libera penso, dum ŝiaj kritikistoj portretis ŝin kiel subtenanto de politikaj atencoj kaj perforta revolucio. Post ŝia vivo, Goldman estis forgesita en la publika diskurso, sed renoviĝinta intereso en ŝi kaj ŝia heredaĵo ekestis ekde la 1970-aj jaroj. Interalie ŝi estas menciita en la libro «Kronikoj el la monteto» de Anna Maria Riccardi, eld. Edistudio 2020, ISBN 9788870360943