Empire State Building

Empire State Building
burokonstruaĵo
nubskrapulo
vidindaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo artdekora arkitekturo vd
Arkitekto Shreve, Lamb & Harmon vd
Estiĝo 1-a de majo 1931
Malfermo 1-a de majo 1931
Areo 2 248 355 m²
Lando Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Manhatano
Situanta sur Kvina Avenuo • 34-a Strato
Poŝtkodo 10118
Situo
Geografia situo 40° 44′ 54″ N, 73° 59′ 7″ U (mapo)40.748333333333-73.985277777778Koordinatoj: 40° 44′ 54″ N, 73° 59′ 7″ U (mapo) [+]
Empire State Building (Novjorko)
Empire State Building (Novjorko)
DEC
Situo de Empire State Building
Map
Empire State Building
Parto de Sep Mirindaĵoj de la Moderna Mondo Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedata de Empire State Realty Trust vd
Retejo http://www.esbnyc.com
vdr

La Empire State Building (empajer stejt bilding) estas ŝtalbetona artdekora nuboskrapulo en Novjorko kun 102 etaĝoj, kun alto de 381 m, kun bazo de preskaŭ unu hektaro. La konstruo troviĝas en Meza Manhatano, ĉe la angulo de Fifth Avenue (5a Avenuo) kaj la Strato 34-a. Ĝi estis desegnita de la arkitektura firmao Shreve, Lamb & Harmon kaj finkompletigita en 1931 kaj estis siatempe la plej alta nuboskrapulo (anstataŭante la Chrysler Building). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo, aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de World Trade Center. Oni ekipis ĝin en 1950 per televida anteno, altigante ĝin ĝis 449 m. La konstruaĵo havas tegmentan alton de 380 m kaj staras totale 443.2 m alte, inklude ties anteno. La nomo estis derivita el "Empire State", kromnomo de Novjorkio, kio estas de nekonata origino.

Post la eventoj de 11-a de septembro 2001 ĝi iĝis denove plej alta konstruaĵo de Novjorko kaj nun la dua plej alta nuboskrapulo de Usono post la 443 m alta Willis-Turo en Ĉikago. Fakte ĝi estis denove la plej alta konstruaĵo de Novjorko ĝis la nova One World Trade Center preterpasis ĝin ankoraŭ dum konstruo en aprilo 2012. En 2019, la Empire State Building estas la sepa plej alta konstruaĵo en Novjorko, nome sesa plej alta kompletita nuboskrapulo en Usono kaj la 45a plej alta en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la sesa plej alta strukturo en Ameriko.

La loko de la Empire State Building, en la kvartalo "Midtown South" (Suda Mezurbo) sur la okcidenta flanko de la Kvina Avenuo inter Okcidente la 33a kaj 34a Stratoj, estis origine parto de farmo en la komenco de la 18-a jarcento, poste iĝis la loko de la hotelo Waldorf–Astoria en 1893.[1] En 1929, Empire State Inc. akiris la lokon kaj faris planojn por konstrui tie nuboskrapulon. La desegno por la Empire State Building estis ŝanĝita dekkvin fojojn ĝis oni certis, ke ĝi estos la plej alta konstruaĵo en la mondo. La konstruado startis la 17an de marto, 1930, kaj la konstruaĵo malfermiĝis dektri kaj duono monatojn poste nome la 1an de majo, 1931. Spite la reklamadon pri la konstruado de la domego, iliaj posedantoj malsukcesis profiti ĝis komenco de la 1950-aj jaroj. Tamen, ekde ties malfermigo, la arkitekturo "Art Deco" de la konstruaĵo kaj la subĉiela observejo estis populara allogaĵo, kaj ĉirkaŭ 4 milionoj da turistoj el la tuta mondo vizitis la rigardejojn de la 86a kaj de la 102a etaĝoj de la konstruaĵo ĉiun jaron.[2]

La Empire State Building staras ene de unu mejlo de aliaj turismaj altiraĵoj de "Midtown" (Mezurbo) kiel la Granda Centra Stacidomo, la Pensivania Stacidomo, la Madison Square Garden, Koreatown (Koreurbo), kaj la Placo Macy's Herald Square.

La Empire State Building estas usona kultura ikono kaj tiel ĝi aperiss en pli ol 250 televidaj programoj kaj filmoj ekde la apero de la filmo King Kong en 1933. Kiel simbolo de Novjorko, la turo estis nomita kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de la Moderna Mondo fare de la usona "American Society of Civil Engineers". La Empire State Building kaj ties teretaĝa interno estis desegnita kiel urba mejloŝtono fare de la komitato New York City Landmarks Preservation Commission, kaj tio estis konfirmita kiel tia fare de la stabanaro New York City Board of Estimate. Ĝi ankaŭ estis deklarita Nacia Historia Loko en 1986, kaj estis rangigita en la nombro unua en la Listo de Usona Favorita Arkitekturo de la Usona Instituto de Arkitektoj en 2007.

  1. Reuters. "FACTBOX-History of New York's Empire State Building". chicagotribune.com. Alirita la 27an de novembro, 2018.
  2. Library, CNN. "Empire State Building Fast Facts". CNN. Alirita la 1an de novembro, 2019.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy