Enigmo

Enigmo estas divenotaĵo, kiun oni povas prezenti por amuzado, ludo, aŭ defiado. La solvo ofte devenas pro penso kaj inĝenieco.

La plej pura enigmo estas demando kun nerekta aŭ ne-evidenta respondo. Fama enigmo estas uzata en la teatraĵo Reĝo Edipo de Sofoklo. En ĝi, la Sfinkso demandas, "Kio iras per kvar piedoj matene, du piedoj tagmeze, kaj tri piedoj vespere?" (La ĝusta respondo estas "homo", ĉar bebo rampas per manoj, plenkreskulo paŝas, kaj maljunulo povas paŝas helpe de lambastono.)

Aliaj enigmoj devenas el matematikajlogikaj problemoj, kie oni povas manipuli tabulludajn pecojn, vortojn, literojn, meĥanikajn pecojn kaj aliajn abstraktajn kaj fizikajn objektojn.

FEL eldonas revuon plenan je enigmoj: krucvortenigmoj, kriptogramoj, serĉotabeloj, ktp.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy