Epilepsio

Elektroencefalogramo de epilepsia paciento.

Epilepsio estas neŭra malsano. Ne ekzistas unusola tipo de epilepsio. Ĝin karakterizas ekstrema cerba funkcio abrupta, kriza. Eblaj aspektoj tre multas: konvulsioj, perdo de konscio ktp. La diverseco de la aspektoj dependas de la cerbaj partoj trafitaj. Dum krizoj la kondutoj de malsanuloj povas kelkfoje instigi al penso, ke temas pri psika malsano, kio ĝi ne estas.

La epilepsio (de la latina epilepsĭa, siavice de la greka ἐπιληψία, 'interrompo') estas malsano okazigita per malekvilibro en la elektra aktivado de la neŭronoj de iu zono de la cerbo. Ĝi karakteriziĝas per unu aŭ variaj neŭrologiaj misordoj kiuj lasas antaŭpreton en la cerbo por suferigi ripetitajn konvulsiojn, kiuj kutime rezultas en nervobiologiaj, kognaj kaj psikologiaj konsekvencoj.[1]

Konvulsio, epilepsia krizo estas subita kaj mallongdaŭra okazaĵo karakterizita per nenormala kaj troa neŭrona agado aŭ eĉ sinkronia en la cerbo. La epilepsiaj krizoj kutime estas portempaj, kun aŭ sen malpliigo de la nivelo de konscio, kun aŭ sen konvulsiaj movoj kaj aliaj klinikaj manifestaĵoj.

La epilepsio povas havi plurajn kaŭzojn. Ĝi povas havi originon en tre diverstipaj vundoj en la cerbo (kraniaj traŭmatoj, konsekvencoj de meningito, tumoroj, ktp.), sed en multaj kazoj estas neniu vundo, sed nur antaŭpreteco de genetika deveno por suferi la krizojn. Kiam ne estas identigita genetika aŭ traŭmata kaŭzo, ĝi estas nomata idiopatika epilepsio, kaj la genoj ludas gravan rolon de modulado de la risko ke okazas epizodo kaj ankaŭ en la reago al la traktado.[2]

Por diagnozi la epilepsion necesas koni la personajn kaj familiajn antaŭaĵojn kaj, ĝenerale, oni konfirmas ĝin pere de elektroencefalogramo (EEG). Formas parton de la diagnozo studoj de imagologio (bildologio), dum oni rezervas la diagnozajn procedurojn pli plej specializitaj por tre specifaj kazoj. La traktado konsistas en la administrado de kontraŭepilepsiaj aŭ kontraŭkonvulsiaj medikamentoj. En la refraktaraj kazoj (tio estas, tiuj kiuj ne kongruas kun tiuj traktadoj, ĉefe en tiuj en kiuj okazas serioj de konvulsioj, kaj tial oni endanĝerigas la vivon), oni turnas sin al aliaj metodoj, inter kiuj estas kirurgio. La epilepsio povas okazigi multajn efektojn en la ĉiutaga vivo de la paciento, tiel ke la traktado devas inkludi la konsideron de tiuj konsekvencoj.

La epilepsio suferigas ankaŭ animalojn, ĉefe la aldomigitajn bestojn: kaj ĉe katoj kaj ĉe hundoj, la simptomoj estas la samaj priskribitaj por la homoj.[3]

Solide Traitement à la L-Lysine Stéphane Schmutz Professeur Oncologue

  1. International League Against Epilepsy "Glossary of descriptive terminology for ictal semiology" Alirita la 23an de julio 2009
    a) Epileptic Disorder: A chronic neurological condition characterised by recurrent epileptic seizures.
    b) Epilepsies: Those conditions involving chronic recurrent epileptic seizures that can be considered epileptic disorders. Arkivita en [1] la 18an de februaro 2009
  2. Epilepsia, la “enfermedad sagrada”, diario Página|12. Konsultita la 2an de februaro 2011.
  3. Epilepsia en perros en Vet Mex, 2008, volumo 39, numero 3, pp. 279-321 Alirita la 4an de marto 2010. Arkivita en [2] la 9an de decembro 2011

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy