Epistolo al Filemono

Επιστολή προς Φιλήμονα
literatura verkosankta libroepistolo • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Paŭlo de Tarso
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro epistolo
vdr

La Epistolo de Paŭlo al Filemono (antikve-greke Ἐπῐστολή πρός Φῐλήμονᾰ, Epistolḗ prós Filḗmona), konata simple kiel Filemono, estas unu el la libroj de la kristana Nova Testamento. Ĝi estas karcera letero, kunaŭtorita de Paŭlo la Apostolo kaj Timoteo, al Filemono, estro en la eklezio ĉe Koloseo. Tie Paŭlo alpaŝigas la temojn de pardonado kaj repacigo. Paŭlo ne identigas sin kiel apostolo kun aŭtoritato, sed kiel “malliberulo por Kristo Jesuo”, vokanta Timoteon “nian fraton”, kaj adresanta Filemonon kiel “kunlaboranton” kaj “amaton”[1] Onesimo, sklavo, kiu foriris de sia mastro Filemono, revenis kun tiu letero, en kiu Paŭlo petis Filemonon, ke li akceptu lin kiel “fraton amatan”. (Flm 1:16)

Filemono (antikve-greke Φῐλήμων, Filḗmōn) estis riĉa kristano, eble episkopa [2] de la doma eklezio, kiu kunvenis en lia hejmo (Flm 1:1–2) en Koloseo. Tiu letero nuntempe estas ĝenerale konsiderata kiel iu el la nedisputeblaj verkoj de Paŭlo. Ĝi estas la plej mallonga ekzistanta epistolo de Paŭlo, konsistanta de nur 335 vortoj en la greka teksto.[3]

  1. Flm 1:1
  2. Constitutio Apostolica VII, 46
  3. Patzia, A. G. (1994). “Philemon, Letter To”. In Hawthorne, Gerald F. et. al. Dictionary of Paul and His Letters. InterVarsity Press. p. 703. ISBN 978-0851106519.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy