Erwin Rommel | |
Vulpo de dezerto | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1891 en Heidenheim, Germana imperio |
---|---|
Morto | 14-an de oktobro 1944 (52 jaroj) en Herrlingen, Tria regno |
Soldata kariero | |
Rango: | Generalo feldmarŝalo |
Tempo de deĵoro: | 1910–1944 |
Deĵoris en: | Germana imperio (ĝis 1918) Vajmara respubliko (ĝis 1933) Tria regno (ĝis 1944) |
Speco: | Reichsheer (ĝis 1918) Reichswehr (ĝis 1933) Wehrmacht (ĝis 1944) |
Militoj: | Unua mondmilito Dua Mondmilito |
Bataloj: | Batalo apud Caporetto, Batalo je Francio, Afrika militiro, Itala militiro, Invado en Normandion |
Medaloj: | Pour le Mérite Kavalira Kruco kun kverka branĉo, glavoj kaj briliantoj |
Persona informo | |
Naskonomo | Johannes Erwin Eugen Rommel |
Mortokialo | Venenado per cianido |
Tombo | Herrlingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Vajmara Respubliko Nazia Germanio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Lucia Maria Rommel (en) (1916–) |
Infano | Manfred Rommel (mul) |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Erwin ROMMEL, naskita la 15-an de novembro 1891 en Heidenheim, mortinta la 14-an de oktobro 1944 en Herrlingen ĉe Ulm, estis germana feldmarŝalo kaj unu el la signifaj personoj de la Dua Mondmilito.
La generalo, kies profesiajn kvalitojn aprezis ankaŭ la brita ĉefministro siro Winston Churchill, devenis el familio de instruisto kaj filino de prezidento de Vurtemberga duklando. Lia filo Manfred Rommel estis ĉefurbestro de Stutgarto (1974–1996).
Rommel estis kromnomata la dezerta vulpo, kiam li komandis la germanan afrikan korpuson Afrikakorps (1941). Li estris la germanajn trupojn kaj de la Akso en la Batalo de Alamejno kaj en la Sieĝo de Tobruko.
Li estis akuzita je partopreno en la konspiro pri la atenco de la 20-a de julio 1944. Kiam (preskaŭ tri monatojn poste) Adolf Hitler igis lin elekti inter proceso kaj sinmortigo, li mortigis sin per veneno.