Esperanta literaturo

La libroservo dum Universalaj Kongresoj de Esperanto (ĉi tie dum UK 2008) estas la okazo, kie oni plej multe aĉetas esperantlingvajn verkojn

La Esperanta literaturo estas la literaturo verkita en la lingvo Esperanto. Oni uzas la esprimon precipe pri la originala literaturo, kiu inkludas prozon, poezion kaj ankaŭ aliajn ĝenrojn kiel teatroeseo. Oni foje inkludas ankaŭ la literaturon tradukitan el aliaj lingvoj, kvankam specifaj artikoloj, eseoj aŭ libroj pri la "Esperanta literaturo" kutime traktas nur la literaturon originalan, ne la tradukojn.

La literaturo en Esperanto baziĝas sur la diversaj tradicioj de la tutmonda beletro en multaj lingvoj, ne nur sur unu aŭ kelkaj el ili.

Iuj opinias, ke iom post iom la Esperanta literaturo akiris specifajn trajtojn, kiuj manifestiĝas en ĝiaj aŭtoroj kun diversa intenseco, tamen tiu opinio restas nepruvita. Same pri la aserto ke la Esperanta literaturo estas la pruvo de la ekzisto de propra Esperanta kulturo.

La literaturo en Esperanto tamen ja pruvas la vivantecon kaj disvolviĝantan naturecon de la lingvo. Nur en tiu ĉi planlingvo estiĝis tiom grava literaturo, kun aŭtoroj kiel inter aliaj Kálmán Kalocsay, Julio Baghy kaj William Auld. Ĝi estas ankaŭ la plej riĉa literaturtradicio el ĉiuj planlingvoj rilate tradukojn. Krome, la literaturo de Esperanto montriĝas grava ne nur koncerne beletron sed ankaŭ sciencon kaj komunikadon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy