Esperanto-Ligo de Saksio-Anhalto

La Esperanto-Ligo de Saksio-Anhalto (mallongigo ELSA, germana nomo Esperanto-Verband Sachsen-Anhalt) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Saksio-Anhalto, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj. La ligo kunordigas la aktivecojn de la lokaj Esperanto-grupoj interalie en Aschersleben, Halle, Magdeburg kaj Zeitz, kaj de unuopaj aktivuloj en pliaj urboj distancaj de tiuj centroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy