Esperanto-grupo en SWU

Esperanto-grupo en SWU (2015-2016) estis grupeto de studentoj en la universitato Srinakharinwirot en Bangkoko. Verŝajne estis la unua Esperanto-grupo en universitato en Tajlando. La grupon fondis studentoj de la fakultato de Arto kaj Humanismo en 2015 kun la gvido de japana esperantisto el la urbo Osako. En 2016 la studentoj, kiuj estis membroj de la grupo finstudis: pro tio ili malfondis la grupon kaj fondis novan grupon, kies nomo ne estas ligita al la universitato, t. e. Bangkoka Esperanto-Klubo Verda Elefanto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy