Espero (emocio)

"La Espero" fare de Pierre Puvis de Chavannes, Francio, 1872

Espero estas pozitiva emocia sinteno je la ebleco de pozitivaj rezultoj sen vera certeco. Tiu deziraĵo povas esti certa okazaĵo aŭ baza stato. Homo esperanta kondutadas pozitive rilate al sia ekzisto. Espero povas esti akompanata de timo kaj malkvieto, ne atingi la dezideratan. Kontraŭe al espero staras malespero, senespero, rezigno kaj depresio.

Laŭ kristana doktrino espero estas unu el la tri kristanaj Enverŝitaj Virtoj: kredo, amo kaj espero. Ĝi estas, laŭ kristanismo, certeco pri sia objekto (tiel difinita ĝi estas pli stato de la menso ol emocio) akompanata, tamen, de necerteco pri ĝia atingo pro la ebla miskonduto de la kredanto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy