Estraro de TEJO

La estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la plej alta gvida organo de TEJO, elektita de la Komitato de TEJO. Laŭstatute la TEJO-estraro konsistas el prezidanto, ĝenerala sekretario, kasisto kaj minimume 2 kaj maksimume 6 pliaj estraranoj.[1]

Ĝis 2015 la estraro elektiĝas en kunveno de la komitato de TEJO kadre de la Internacia Junulara Kongreso en julio aŭ aŭgusto de malpara jaro, ekde 2017, la Estraro estas elektita ĉiujare [2]. Nur kaze ke la komitato en tiu kunveno ne estas kvoruma (do ne kunvenis sufiĉe da komitatanoj por ke la kunveno estu decidopova), necesas posta letera voĉdono inter ĉiuj komitatanoj, kio postulas pli da tempo kaj signifas, ke la antaŭa estraro restas en ofico ĝis la fino de tiu letera voĉdono.

  1. statuto de TEJO en ties regularo (validas versio de aŭgusto 1989)
  2. protokolo de komitatkunveno dum la IJF

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy