Eugen Bleuler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1857 en Zollikon |
Morto | 15-an de julio 1939 (82-jaraĝa) en Zollikon |
Tombo | Zuriko |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Zuriko |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Hedwig Bleuler-Waser (en) |
Infano | Manfred Bleuler (en) |
Okupo | |
Okupo | psikiatro kuracisto universitata instruisto |
Paul Eugen BLEULER (en germana: [ˈɔɪɡeːn ˈblɔɪlər]; 30-a de aprilo 1857 – 15-a de julio 1939)[1] estis svisa psikiatro kaj eŭgenikisto[2][3] fama ĉefe pro siaj kontribuoj al la kompreno de mensa malsano. Li stampis multajn psikiatriajn terminojn, kiel "skizofrenio",[4][5] "skizoido",[6] "aŭtismo",[7] profunda psikologio kaj tio kion Sigmund Freud nomis "la plej ĝuste elektita termino fare de Bleuler nome ambivalenco".[8]
Li studis medicinon en Zuriko kaj post sia gradigo en 1881 li laboris kiel medicina helpanto de Gottlieb Burckhardt en la Waldau Psikiatria Kliniko en Berno.[9] Elposteniĝinta en 1884 li pasigis unu jaron por medicina studveturoj al Jean-Martin Charcot en Parizo, al Bernhard von Gudden en Munkeno kaj en Londono.[9] Poste li revenis al Zuriko por summallonge labori kiel helpanto de Auguste Forel en Burghölzli, universitata hospitalo.[10]
En 1886 Bleuler iĝis la direktoro de psikiatra kliniko en Rejnaŭo,[10] kiu estis hospitalo en malnova monaĥejo en insulo en la rivero Rejno. Bleuler revenis al Burghölzli en 1898 kie li estis nomumita direktoro kaj servis en tiu posteno ĝis 1927.[11]
Asteroido 11582 Bleuler estis nomita en memoro de Eugen Bleuler.