Falsaj amikoj

Falsaj amikoj aŭ prefere ŝajnamikoj estas paroj da vortoj en du lingvoj (aŭ da literoj en du skribsistemoj), kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife, estas do miskompreneblaj vortoj.

Klarigo pri la metaforo: plenforme devus esti «ŝajnaj amikoj de lernanto (aŭ de tradukisto)». T.e. lernanto aŭ tradukisto pensas rekoni en vorto kies formo estas konata alilingve ankaŭ la konatan signifon; la vorto ŝajnas konata kaj amika; sed tio estas erariga simileco kaj misrekono.

La terminformo falsa amiko mem estas ekzemplo de lingve malĝusta paŭsado. Ja ne temas pri intenca falsofaro celanta trompi iun; falsa ĉi tie staras en neesperanta signifo malvera, kiun (inter aliaj signifoj) ĝi povas havi en la lingvoj angla kaj franca — sed ne en Esperanto.

Rekomendo de la LIngva Konsultejo de la Akademio de Esperanto: En Esperanto tia konfuzo ne ekzistas, falsa signifas intencan trompon «mensogan kaj perfidan» (vd en NPIV) — kion la koncerna nocio lingvoscienca ne implicas. Tial la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto tre konscie preferis uzi la terminon ŝajnamiko en sia lingva respondo[1].

  1. Vd «Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto: Pri la vorto „selekto“».

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy