Familio Bach | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
musical family | ||
Lando | Germanio • Germana Imperiestra Regno vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉoj | Erfurt line • Arnstadt line vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La familio Bach estis vaste disbranĉiĝinta muzikista familio, el kiu ekde la dua duono de la 16-a jarcento ĝis fine de la 18-a jarcento en meza Germanio devenis multaj urbomuzikistoj, orgenistoj kaj komponistoj. La plej fama kaj influa inter ili estis Johann Sebastian Bach.
Oni distingas de ĉi tiu artista familio la du ĉefliniojn:
La familio Bach dominis en Erfurto trans tuta jarcento la muzikan vivon tiamaniere, ke ankoraŭ en 1793 ĉiuj urbofajfistoj estis nomataj „Bachoj“, kvankam delonge neniu de ĉi tiu nomo vivis inter ili. Nur en la paroĥaj registroj de la preĝejo Kaufmannskirche estas registritaj pli ol infanbaptoj, geedziĝoj kaj entombigoj de la familio.