Fatah | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 1959 vd | |
Lando(j) | Palestino vd | |
Sidejo | Ramallah | |
Ideologio |
palestina naciismo • sekulareco | |
Fondinto(j) | Jaser Arafat • Khalil al-Wazir • Adel Abdel Karim Yassin • Abdullah Al-Danan vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Jibril Rajoub (en) vd | |
Ĉefestro(j) | Maĥmud Abbas vd | |
Membro de | Progresema Alianco Socialista Internacio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Al-Fatah (arabe الفتح, la Venko) estas politika partio en la Palestina Aŭtonomio. La nomo estas akronimo por Harakat at-Tahrir al-Filastini (Movado por liberigo de Palestino), sed ties mallongigo (hataf) havas negativan nuancon en la araba lingvo, tiel ili uzis la inversan mallongigan vortordon.
La organizaĵo celis longtempe detruon de Israelo kaj establon de palestina ŝtato per batalaj metodoj. Ĝi uzis teroristajn metodojn.
Fatah estis la plej forta frakcio de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino. Politike, ĝi estas burĝa-konservativa partio, kiu diferencigas sin de la islamismo kaj de marksismo, sed ĝi aniĝas en Socialista Internacio.
En la 2000-aj jaroj, ĝi jam kliniĝas rekoni Israelon, se Israelo rekonas la Palestinan ŝtaton kun certaj kondiĉoj (limoj de 1967, liberigo de kaptitoj ktp.)