Fatima bint Muhamad

Tiu ĉi artikolo temas pri la filino de la profeto Mohamedo. Pri la portugala urbo vidu sub Fátima
Fatima bint Muhamad
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 606
en Mekko, Heĝazo
Morto 632
en Medino, Heĝazo,  Sauda Arabio
Tombo Al-Baqi' (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj araba
Ŝtataneco Raŝiduna Kaliflando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Mohamedo Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Umm Kulthum bint Muhammad (en) Traduki, Rukajja bint Muhammad, Zainab bint Muhammad (en) Traduki, Ibrahim ibn Muhammad, Qasim ibn Muhammad (en) Traduki kaj Abd-Allah ibn Muhammad (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ali ibn Abi Talib Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Umm Kulthum bint Ali ibn Abi Talib (en) Traduki, Hasan ibn Ali, Muhsin ibn Ali (en) Traduki, Zaynab bint Ali, Ĥusejn ibn Ali Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Fatima (606-632) estis filino de profeto Mohamedo, ŝia kompleta nomo estas Fatima bint Muhamad ibn 'Abdalah ibn 'Abd Al-Mutalib ibn Haŝim (arabe فاطمة بنت محمد - Fāṭima bint Muḥammad). Sed ŝi ankaŭ estas konata per la nomoj Fatima az-Zahra (arabe فاطمة الزهراء) kaj Sajidino Nisa' al-Alamin (سيدة نساء العالمين = „sinjorino inter la virinoj de la mondoj“).

Fatima estis la kvara kaj plej juna filino de profeto Mohamedo de ties unua kaj dum longa tempo sola edzino Ĥadiĝa bint Ĥuŭajlid. Fatima edziniĝis al Ali ibn Abi Talib.

Al tiu geedza paro naskiĝis du filoj, Hasan kaj Ĥusejn, de kiuj devenas la unua islama dinastio en Nordafriko (909-1171), la Fatimidoj, kies potenco estis ĉesigita nur en la 12-a jarcento per Saladino.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy