Federacia Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
supera ĉambro konstitucia organizaĵo | |||||
Komenco | 23-a de majo 1949 vd | ||||
Antaŭe | Reichsrat vd | ||||
Geografia situo | 52° 30′ 33″ N, 13° 22′ 53″ O (mapo)52.5091666713.38138889Koordinatoj: 52° 30′ 33″ N, 13° 22′ 53″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Bundesrat building | ||||
Situo | Mitte | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Federacia Konsilio (germane Bundesrat) estas institucio, pere de kiu, laŭ la germana konstitucio, la federaciaj landoj partoprenas en la leĝdonado kaj administrado de la germana ŝtato kaj en aferoj de la Eŭropa Unio.
Ĉiu el la 16 germanaj federaciaj landoj havas (depende de la nombro de siaj civitanoj) 3 ĝis 6 voĉojn en la Bundesrat. Entute ĝi konsistas nuntempe el 69 reprezentantoj de tiuj partioj, kiuj regas en la unuopaj federaciaj landoj. Ĉar la balotoj en la 16 federaciaj landoj ne okazas samtempe, la konsisto de la Bundesrat kutime ŝanĝiĝas plurfoje jare.
En la praktiko iom pli ol 50 % de la germanaj ŝtataj leĝoj bezonas aprobon de la Bundesrat por validiĝi, ekzemple ĉiuj leĝoj, kiuj grave tuŝas la financojn de la federaciaj landoj. La ceterajn ŝtatajn leĝojn la germana parlamento Bundestag povas decidi sola.
Ekster Germanio oni foje parolas pri „duĉambra parlamento“ en Germanio (Bundestag kaj Bundesrat). Tamen germanoj rigardas la Bundesrat ne kiel parton de sia parlamento, sed kiel aldonan institucion.