Fenestro estas regulforma aperturo por enlasi lumon kaj eventuale aeron (en domon, aŭton, ŝipon ktp.). Ordinare oni rigardas la kadron kaj la fermaĵon kiel partojn de la fenestro.
Laŭ Francisko Azorínfenestro estas Regula aperturo en muro de edifico, pli malpli alta ol la etaĝa planko, por enlasi lumon k. aeron. Kadro garnita per vitraĵo por fermi tian aperturon.[1] Li indikas etimologion el la latinafenestra. Kaj li aldonas teknikan priskribon jene:
„ La masonita aperturo konsistas el sojlo (sur parapeto ofte), gamboj, arko aŭ lintelo, intradoso k. kadringo. La ligna aŭ metala parto konsistas el kadro, fiksa per diversformaj fiksiloj al la muro, k. fenestrofolioj artike kunigitaj al la kadro per ĉarniroj. ”